Arondismento Montpellier

Arondismento Montpellier
france: Arrondissement de Montpellier

okcitane: Arrondiment de Montpelhièr

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Hérault
Ĉefurbo Montpellier
Areo 1 004,8 km² (100 480 ha)
Loĝantaro 733 159 (2021)
Denseco 730 loĝ./km²
INSEE-kodo 343
Komunumoj 67
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Montpellier

La arondismento Montpellier aŭ plene esperante arondismento Montpeliero (france arrondissement de Montpellier, okcitane Arrondiment de Montpelhièr) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Hérault, [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]), en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Montpellier, okcitane Montpelhièr, en Esperanto Montpeliero. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 733 159 personoj sur areo de 1 004,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 730 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 16 kantonoj.


Developed by StudentB